Rozmiar: 57466 bajtów
750
Rozmiar: 4858 bajtów
lat Bytomia   jaroj de Bytom
     
   
 
 
96 lat   96 jaroj
Esperanta w Bytomiu   de Esperanto en Bytom
1908 - 2004   1908 - 2004
     
Polski Związek Esperancki (PZE)   Pola Esperanto Asocio (PEA)
     
Zarys   Skizo
ruchu esperanckiego w Bytomiu   de la Esperanto-movado en Bytom
     

Ludwik Zamenhof opublikował swój pierwszy podręcznik w roku 1887. W pierwszych dziesięciu latach Esperanta brak informacji ze Śląska.  
Lodoviko Zamenhof publikigis sian unuan lernolibron en la jaro 1887. El unuaj dek jaroj de Esperanto mankas informoj el Silezio.
     
1908 rok można przyjąć jako początek regularnej działalności esperantystów w Bytomiu.   1908 Oni povas akcepti la jaron kiel komenco de regula esperanta agado en Bytom.
     

Na Górny Śląsk przybył na jakiś czas znany aktywista esperancki Paul Tarnow, który zebrał wszystkich niezorganizowanych i przygotował grunt do powstania Górnośląskiej Esperanckiej Ligi, do której należały grupy z Bytomia, Gliwic, Królewskiej Huty, Głupczyc, Miechowic, Chebzia, Tarnowskich Gór i Zabrza.  
En Supran Silezion venis por kelka tempo konata E-aktivulo Paul Tarnow, kiu kolektis ĉiujn izolitulojn kaj preparis grundon por starigo de Suprasilezia Esperanto Ligo, al kiu apartenis grupoj en Bytom, Gliwice, Królewska Huta, Głupczyce, Miechowice, Chebzie, Tarnowskie Góry kaj Zabrze.
     
1914 August Strauch, główny sierżant okręgowy, był delegtem UEA w Bytomiu. W roku 1916 został on odznaczony Żelaznym Krzyżem za walki na froncie. Prócz niego także esperantysta Maks Fleischer był odznaczony tym krzyżem.   1914 August Strauch, distrikta ĉefserĝento, estis delegito de UEA en Bytom. En la jaro 1916 li estis distingita per Fera Kruco pro la frontaj bataloj. Krom li distingita estis ankaŭ loĝanta en Bytom esperantisto Max Fleischer.
     
1919 Zaczęła działać miejscowa grupa Niemieckiego Związku Esperanckiego z siedzibą przy Kaiserplatz 5 której przewodniczącym był Walter Knopf. (z czasopisma "Esperantisto" nr 230);   1919 Komencis agi en Bytom ĉe la strato Kaiserplatz 5 loka grupo de Germana Esperanto - Asocio, kies prezidanto estis Walter Knopf; (el "Esperantisto" nr 230)
     
  założono "Frateco" - Związek Katolickich Esperantystów;     oni fondis "Frateco" - Societon de Katolikaj Esperantistoj kaj Pacamikoj;
     
  odbywa się kurs Esperanta.     okazas kurso de Esperanto.
     
1920 - 1921   1920 - 1921

Rozwój ruchu katolickiego - kursy, abonowanie "Espero Katolika", korespondencja międzynarodowa.  
Disvolvigo de la katolika agado - kursoj, abonado de "Espero Katolika", internacia korespondado.
     
1925 "Mitteilungen des Deutschen Esperanto-Bundes" zawiadamia o bezpłatnej nauce Esperanta dla uczniów średnich i wyższych klas.   1925 la gazeto "Mitteilungen des Deutsches Esperanto-Bundes" informas pri senpaga Esperanto - kurso por lernantoj.
     
1935 Zabroniono nauczania Esperanta w szkołach niemieckich.   1935 Instruado de Esperanto en germanaj lernejoj iĝis malpermesita.
     
1936 H. Himmler wydał dekret o rozwiązaniu Niemieckiego Związku Esperanckiego.   1936 H. Himmler per sia dekreto ordonis dissolvigon de Germana Esperanto Asocio.
     

W okresie międzywojennym Walter Knopf pracował na rzecz pokoju między Niemcami i Polakami, za co zginął na początku wojny.  
Dum intermilita periodo prof. Walter Knopf agis por interpaciĝo inter la Germanoj kaj Poloj. Por tio li mortis je la komenco de la milito.
     
1945 - 1956   1945 - 1956

Nie ma dokumentów o działalności, mimo że żyło w Bytomiu kilku esperantystów (Rajmund Stanienda, Józef Żołnierek, Małgorzata Prokop).  
Mankas dokumentoj malgraŭ vivis en Bytom kelkaj Esperantistoj (Rajmund Stanienda, Józef Żołnierek, Małgorzata Prokop).
     
1957 Jan Pawlas i mgr Żołnierek zwołali zebranie informacyjne z udziałem dwu reprezentantów PZE z Katowic. Założyli oni filię PZE w Bytomiu, zaczęto prowadzić kurs, w końcu roku było już 45 członków.   1957 Jan Pawlas kaj mag. Żołnierek kunvokis informan kunvenon kun du PEA - perantoj el Katowice. Ili fondis PEA - filion en Bytom, oni komencis gvidi kurson, ĉe jarfino estis jam 45 anoj.
     
1958 Żywy udział w różnych imprezach esperanckich, własny lokal w Miejskim Domu Kultury, prośby o radiowe audycje w języku esperanckim i o wprowadzenie nauczania w szkołach.   1958 Vigla partopreno en diversa Esperanta agado, propra ĉambro en Urba Kulturdomo, petoj pri radio-disaŭdigoj en Esperanto kaj enkonduko de Esperanto - instruado en lernejojn.
     
1959 Przemianowanie ulicy Kamiennej na L. Zamenhofa, artykuły o Esperancie w "Życiu Bytomskim" i w gazetach regionalnych;   1959 Alinomigo de la strato Kamienna al nomo de L. Zamenhof, artikoloj pri Esperanto en "Życie Bytomskie" kaj regionaj gazetoj;
     

spotkanie śląskich esperantystów (180 uczestników);  
kunveno de sileziaj Esperantistoj (180 partoprenantoj);
     

udział w 44. Uniwersalnym Kongresie w Warszawie.  
partopreno en la 44-a UK en Varsovio.
     
1962 Zorganizowanie 4. Ogólnopolskiego Zjazdu Młodzieży Esperanckiej (450 uczestników oraz goście z 8 krajów).   1962 4-a Tutpollanda Kunveno de Esperantista Junularo organizita en Bytom (450 partoprenantoj el 8 landoj).
     

W następnych latach osłabła działalność w wyniku długotrwałego remontu Miejskiego Domu Kultury. Wielu esperantystów dołączyło się do grup w sąsiednich miastach. Przez 6 lat filia bytomska nie istniała.  
En sekvaj jaroj malfortiĝis la aktiveco de loka esperantistaro pro longedaŭra rekonstruo de la Urba Kulturdomo. Multaj Esperantistoj aliĝis al Esperanto - grupoj en najbaraj urboj. Dum 6 jaroj filio ne ekzistis.
     
1971 Utworzenie koła esperanckiego jako sekcji kulturalno-oświatowej przy ulicy Browarnianej. Koło to organizacyjnie podlegało filii PZE w Tarnowskich Górach.   1971 Oni fondis Esperanto - Rondon en Bytom kiel sekcio de Interkooperativa Kultur - Kleriga Klubo ĉe la strato Browarniana. La rondo organize apartenis al la filio de PEA en Tarnowskie Góry.
     
1973 Koło podlegało filii PZE w Chorzowie.   1973 La rondo estis subordigita al la filio en Chorzów.
     
1974 Koło otrzymało możliwość regularnych spotkań w Miejskim Domu Kultury w Bytomiu, wymiennie z chórem "Halka".   1974 La rondo ricevis eblecon de regula perioda renkontado en la Urba Kulturdomo ŝanĝante kun koruso "Halka".
     
1982 Założono ponownie Oddział PZE w Bytomiu, organizowano kursy językowe .   1982 Filio de PEA en Bytom estis refondita, oni organizis kursojn de Esperanto.
     
1982 Inż. Stanienda, inż. Burszta i L. Kramarczyk utworzyli miejscowy Klub Górników Esperantystów, do którego dołączyli póżniej esperantyści-górnicy z innych miast. Rozpoczęto tworzenie słownika górniczego w siedmiu językach.   1982 Inĝ. Stanienda, inĝ. Burszta kaj L. Kramarczyk fondis lokan Klubon de Ministaj Esperantistoj, al kiu aliĝis poste Esperantistoj - ministoj el aliaj urboj. Oni komencis krei ministan vortaron en sep lingvoj.
     
1987 Podczas 72-go Uniwersalnego Kongresu Esperantystów w Warszawie powstał Międzynarodowy Górniczy Esperancki Związek (IMES).   1987 Dum la 72-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio oni ekstarigis Internacian Ministan Esperanto Societon (IMES)
     





     

Działalność w ramach Esperantoturu (Łucji Strokosz i Władysława Burszty jako lektorów i pilotów wycieczek zagranicznych) zakończyła się w 1989 r.
  La agado kadre de Esperantotur (Łucja Strokosz kaj Władysław Burszta kiel legistoj kaj eksterlandaj vojaĝgvidantoj) finiĝis en 1989 jaro.
     
1988 - 2002   1988 - 2002

Nasze członkinie-nauczycielki (Aurelia Sokół i Ludmiła Domżalska) prowadziły szkolne Kółko Esperanckie.  
Niaj esperantistinoj-instruistinoj (Aŭrelia Sokół kaj Ludmiła Domżalska) gvidis lernejan Esperantan Rondon.
     
2003 Obecnie Oddział PZE w Bytomiu liczy 12 członków zamieszkałych w 5 sąsiednich miastach. Spotykamy się w każdy pierwszy wtorek miesiąca o godzinie 17-tej w Bytomskim Centrum Kultury przy ul. Żeromskiego 27.   2003 Nun la Filio de PEA en Bytom formas 12 anojn loĝantajn en 5 najbaraj urboj. Ni renkontadas unuan mardon de ĉiu monato je la 17-a horo en Bytoma Kulturcentro ĉe la strato Żeromskiego 27.
     

Zapraszamy wszystkich zainteresowanych do odwiedzania naszych spotkań.  
Ni invitas ĉiujn ekinteresitojn viziti niajn kunvenojn.
     

Opracował : inż. Władysław Burszta
Łukasz Sokół
 
Prilaboris : inĝ. Władysław Burszta
Łukasz Sokół
     
750
jaroj
de
BYTOM
Pollando
Bytom ricevis en la jaro 1254 la urbajn rajtojn.
Lokoj kaj homoj de la antikva Bytom
Estas en ĉiu urbo specifaj lokoj lasintaj postsignon de koneksoj kun eminentaj homoj, bone enskribitaj en ĝia historio, malgraŭ ne ĉiam memorigitaj de samtempuloj. Ne mankas tiaj lokoj ankaŭ en Bytom.

La princo el Bytom kaj lia kastelo
La praulo de princoj el Bytom estis Kazimiro, la filo de Ladislao el Opole. Li regis la hereditan parton de la princolando kun Bytom, Siewierz kaj Koźle, ekde la jaro 1281. La urbon Bytom li elektis kiel sian rezidejon, ĉirkaŭinte ĝin per defendpovaj muroj kaj konstruinte ĉi tie la kastelon. De la princa kastelo konserviĝis nek la plej malgranda spuro. Tamen estas konata la aspekto de la kastelo: ĝi estis unu-etaĝa, ligna-ŝtona konstruaĵo kun defendopova turo kaj kun rektangula korto.

La tombo de la sankteca bernardano
Unu el la plej malnovaj sanktejoj de Bytom estas situita ĉe la klostroplaco preĝejo de Sankta Adalberto. Malmulte ni scias pri la mezepoka aspekto de la preĝejo - ĝia hodiaŭa formo devenas de la XVIII jarcento.
La sakteca frato Alekso, devenita el Spisz mortis en la jaro 1489. Ne konserviĝis lia marmora maŭzoleo en la Sankta Kruca kapelo, el kiu - laŭ la legendo - suprenleviĝadis dum la pasko mirinda aromo. La trezoro de la preĝejo estas relikvoj de nuna patrono sankta Adalberto alportitaj fine de la antaŭa jarcento el Prago.

Baroka majstro naskita en Rozbark
Situita tuj post la malnovaj urbaj muroj vilaĝo Rozbark fieras pri la mezepoka genealogio kaj legendo pri la sankta Jakvo, kiu instruis verŝajne tie, kie troviĝas hodiaŭ la preĝejo de Sankta Jakvo. En tiu modesta vilaĝo naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1665 la plej eminenta pola komponisto de la baroka epoko, Gregoro Gervazo Gorczycki, la filo de libera vilaĝano Adamo Gorczyca. Li ekfamiĝis kiel komponisto kaj kapelestro en la krakova katedralo de Wawel. Li ankaŭ alportis tie pastran servon al malliberuloj en la kastelturoj. Post la morto (1734) oni adoris lin per epitafio en la katedralo de Wawel.

Neordinara paroĥestro de la mariala paroĥejo
Inter la marialaj paroĥestroj specialan lokon havas pastro Jozefo Szafranek (1807 - 1874). Li laboris senlace por plialtigo de la civilizacia stato en Bytom meritinte estimon de ĉiuj urbanoj. Li propagis legadecon, disvastigis la sobrecan movadon, kauzis la malfermon de la unua mezlernejo en la urbo. Dum la "Printempo de Popoloj" kiel deputito al la konvencio en Berlino li postulis rajtojn por la popolo de la Supra Silezio. Li rekonstruis la marialan templon, iniciatis ankaŭ konstruadon de novaj preĝejoj en sia paroĥo.
Eminentaj personoj estis ankaŭ la sekvanto de pastro Szafranek, Norberto Bonczyk (1837 - 1893), poeto, nomita "Supersilezia Homero" kaj Vaclavo Schenk (1913 - 1982), profesoro de la katolika universitato en Lublin, eminenta liturgisto.

La strato de la komponisto el Bytom
La modesta strateto de Johano Kasperek nomiĝis antaŭ la milito strato de Heinrich Schulz-Beuthen. Heinrich Schulz naskiĝis en Bytom en la jaro 1838. Li edukiĝis en Leipzig kaj sekve en Zurich, kie li fasciniĝis pri la muziko de Rikardo Wagner. Dum lastaj vivojaroj li komponis kaj instruis muzikon en Dresden. En siaj verkoj li esprimiĝis en diversaj formoj, ekde operoj kaj simfonioj ĝis ĉambraj muzikaĵoj. Li subskribis ilin Schulz-Beuthen. En hodiaŭa Bytom restis nek iu ajn malgranda spuro post la komponisto, kiu al sia familia nomo aldonis la nomon de la naskiĝurbo.

La monumento de la konsilano kaj filantropo
La ornamo de la tombejo Mater Dolorosa ĉe la strato Piekarska estas la tombaro kaj kapelaro apud la okcidenta tombeja muro. Inter ili atentiĝas renovita de urbanoj klasika monumento de Hakuboj.
Hakubo akiris grandegan riĉaĵon per biera pogranda komerco. La denaska urbano malavare elspezis por la urbaj entreprenoj. Li fondis stipendioj por la malriĉa vira junularo, organizis konservitan ĝis nun zoologian ĝardenon, kiu funkciis ankoraŭ post la jaro 1945. Li estis fondanto de neekzistanta nun ĉevala statuo de Frideriko la Granda sur la placo Imperia (nun placo de Sikorski). La multjara konsilano ricevis en la jaro 1901 la dignon de honora konsilano.

La konservatorio ĉe la strato Dworcowa
La muzikan aktivecon Tomaso Cieplik komencis ekde organizo de la vendejo por muzikaj instrumentoj en la jaro 1892. Poste en sia domo ĉe la strato Dworcowa li organizis privatan muzikan konservatorion. Ĝi atingis superban nivelon precipe en la religia muziko. Fama estis la lerneja koruso de madrigalistoj. Dum la plebiscita kampanio (1920-1921) la firmao de Cieplik eldonis kolekton de polaj patriotismaj kanzonoj kaj organizis sur la plebiscita tereno cirkulajn prezentiĝojn de polaj muzikistoj. La verkoj de la patro post lia morto kontinuis la filo Teobaldo, kiu en la jaro 1927 organizis en Bytom la prezentaĵon de Karolo Szymanowski. Tio estis grava evento en Bytom.

La urba muzeo kaj ĝiaj fondintoj
La grandioza domego de la Suprasilezia Muzeo ĉe la placo de Sobieski ekstaris en la jaroj 1930-1932. Ĝia antaŭulo estis la urba muzeo. Simono Macha, la industria komercisto, kolektisto kaj pasiulo de pasinteco de la Supra Silezio akceptis la taskon krei en Bytom instituton gvidantan esplorojn pri la estinteco de la urbo.


La naturo de Bytom
Preskaŭ 20% de la urba surfaco okupiĝas la arbaroj. Malgraŭ la detruiga influo de la industrio konserviĝis sur la urba tereno multaj fragmentoj nature valoraj, inter ili kelkaj protektitaj terenoj.
En la arbaro de Bytom atendas multaj naturaj surprizoj, precipe oldaj kaj ekzotikaj arboj kaj belaj maloftaj specoj de floroj. La belecon de la arbaro kaj ĝiaj naturaj valoroj ne etigas la fakto, ke ĝi estas ĉirkaŭita de terenoj ege urbanizitaj kaj industriitaj. La pejzaĝon varias restaĵoj de la minindustrio de mineraloj en formo de superŝutitaj minejaj ŝaktoj.
Granda diverseco de plantaj aroj en la ĉirkaŭaĵo de Bytom dependas de la granda konsisto, precipe de kalkŝtono kaj de dolomito elfositaj ĉe okazo de kavigo de ŝaktoj. La arbaron de Bytom varias ankaŭ multaj torentaj valetoj kaj mezarbaraj akvookuletoj.


La legendoj de Bytom
Multaj el ili estas signoj de iamaj eventoj en la urbo. Ekzemple:

Pri la rabisto Dyngos oni skribas, ke li estis en la XVII jarcento solida civitano, kiu kun sia bando nokte rabis en la urbo kaj la trezoron li kaŝis en iu kaverno ĉe la rivereto Bytomka. Finfine oni kaptis lin kaj pendigis. Tiu pendigilo ekzistis vere vid al vide de la malliberejo. La trezorojn oni ne trovis ĝis nun.

En la jaro 1298 nokte dum la pentekosto alvenis al Bytom taĉmento de polaj kavaliroj Kiam ili petis pri malfermo de la enveturejo la urbanoj donis al ili nutraĵon kaj tendojn kaj permesis resti dum la nokto sub la urbaj muroj. Ĉar inter la kavaliroj estis la pola reĝo Ladislao Łokietek, li kaŭzis poste la fundadon de la preĝejo de Sankta Spirito kiel memoraĵo de tiu evento.

Ĉu la ŝtona kruco en formo de litero T en Łagiewniki estas memoraĵo de la restado ĉi tie de sanktaj Cyryl kaj Metody en la IX jarcento? Plej eble ĝi estas pentofara kruco starigita de iu murdinto kiel rekompenco de lia peko.

Pri la rabistoj Elijasz kaj Pistułka, kiujn oni juĝis en la malliberejo de Bytom, la popola famo diras, ke ili helpis al malriĉuloj.

La legendo pri la ŝtono de 1808 jaro kun la surskribo en pola lingvo "Mathius Spiera ĉi tie estis mortigita ..." sugestas ĉiunoktan ĉeeston tie de griza, abomena hometo, kiu timigas la homojn. Tiu ŝtono tamen estas atesto pri la poleco en Bytom nedezirata de Hitleranoj.


Laŭ materialoj de Urba Disvastiga Oficejo prilaboris Aŭrelia Sokół.